Follow

Haste, lastminute kunhakita propagando por la fediverso kaj mastodon. Nun mi devas duŝiĝi kaj baldaŭ iri trajnen.

@xeno mi jam survojas tien. Ĝis tre baldaŭ!

Kiom da aliaj jamaj fediversanoj ĉeestos, ĉu vi scias? Mi konscias nur pri @johmue

@xeno Fakte kiel mi rekonos vin ĉe #JES? Mi verŝajne pasigos sufiĉe multe da tempo kun tabulludoj kaj kartludoj — venu kaj saluti min se vi havas okazon. :-)

@timsk Pardonu, ke mi ne respondis, sed fakte mi tute ne retumis dum la JES — krom por skribi la tiun kunligan mesaĝon :D

Eble vi vidis unu Klemens-on — tiu persono estis mi ;-)

@xeno Ne gravas, jes, mi almenaŭ vidis vin, eĉ se ni bedaŭrinde ne multe diskutis.

@timsk Bone — La venonta ebleco tamen certe venos :)

@xeno Havu tre bonan JES. Mi estis en tiu de Hamburgo antaŭ 2 jaroj, mirinda!
Se vi prelegos pri fediverso, estos tre bone filmi vin aŭ kundoni almenaŭ la prezentadon se ĝi eblas. 😃

@komun_eo Fakte, krom la afiŝo, mi ne vere faris ion. Enskribiĝis kelkaj homoj — sed verŝajne necesas pli multe propagandi :D

@persi Fino jam — sed mi multe ĝuis ĝin — varbadon por Mastodon mi tamen ne vere faris. Mi intencas pliboniĝi je tiu kampo ;)

@xeno Nu, vi almenaŭ multe ĝuis la eventon kaj tio pli gravas!

Sign in to participate in the conversation
Mastodon

mastodon.at is a microblogging site that federates with most instances on the Fediverse.